Politeknika Universitato de Torino

Politeknika Universitato de Torino
Politecnico di Torino
teknologia universitato Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 1859
Situo
Geografia situo 45° 3′ 47″ N, 7° 39′ 40″ O (mapo)45.0630947.661075Koordinatoj: 45° 3′ 47″ N, 7° 39′ 40″ O (mapo)
lando Italio
urbo Torino
Nombroj
nombro de studentoj 26 000 vd
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Listoj
membro de
vd
filiita al
• European Spatial Development Planning vd
filioj
vd
Politeknika Universitato de Torino (Torino)
Politeknika Universitato de Torino (Torino)
DEC
Map
Politeknika Universitato de Torino
vdr

La Politeknika Universitato de Torino (itale Politecnico di Torino) estas la plej malnova politeknika universitato de Italio. La universitato ofertas plurajn kursojn en la kampoj de inĝenierado, arkitekturo, urboplanado kaj industria dezajno, kaj estas konstante vicigita kiel unu el la plej bonaj universitatoj en Italio kaj en Eŭropo. Aktuale en 2023, ĝi estas vicigita (laŭ la "komparaj listoj pri plej bonaj universitatoj tutmonde" de la brita analiza kompanio Quacquarelli Symonds) 26-a tutmonde por mekanika inĝenierado, 15-a por nafto-inĝenierado, 28-a por arkitekturo kaj estas inter la supraj 50 (#45-a) inĝenieristikaj universitatoj en la mondo.

La Politeknika Universitato de Torino havas ĝiajn ĉefajn kampusojn en la urbego de Torino, Italio, kie la plimulto de la esplor- kaj instruaj agadoj okazas, same kiel aliaj satelitaj kampusoj en kvar aliaj urboj trans la Piemonta regiono.

Kun dek unu sekcioj kaj pluraj esplorinstitutoj, ĝi havas proksimume 35 000 studentojn (bakalaŭraj kaj postbakalaŭraj) kaj 1 800 dungitojn (instruado, esplorado, subteno kaj administra kunlaborantaro).

ankaŭ la kastelo de Valentino apartenas al la politeknika universitato

La universitato estis establita en 1859 kiel Teknika Lernejo por Inĝenieroj. La lernejo vastigis sian esploradon kaj edukinstruplanon dum la tempo, iĝante politeknika altlernejo en 1906. La universitato estas membro de pluraj universitataj federacioj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne